Personal Greetings

Romans 16

1 Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; 2 por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.

3 Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, 4 kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj; 5 kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaajxo de Azio por Kristo. 6 Salutu Marian, kiu multe laboris por vi. 7 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi. 8 Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro. 9 Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison. 10 Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas cxe Aristobulo. 11 Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn cxe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro. 12 Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro. 13 Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon. 14 Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn cxe ili. 15 Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj cxiujn sanktulojn kun ili. 16 Salutu unu la alian per sankta kiso. CXiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

Next Book Next Book