Paul's Plan to Visit Rome

Romans 15

22 Pro tio ankaux mi ofte estis malhelpita veni al vi; 23 sed jam ne havante lokon en cxi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi, 24 kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi); 25 sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj. 26 CXar Makedonujo kaj la Ahxaja lando volonte decidis fari monoferon por la nericxaj sanktuloj en Jerusalem. 27 Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj. 28 Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje. 29 Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.

30 Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi; 31 ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj; 32 por ke mi venu gxoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon cxe vi. 33 Kaj la Dio de paco estu kun vi cxiuj. Amen.

Next Book Next Book