Final Instructions and Greetings

Romans 16

17 Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. 18 CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj. 19 CXar via obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon. 20 Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

21 Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.

22 Mi, Tertio, kiu skribis cxi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.

23 Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.

Next Book Next Book