1 Chronicles 7

Descendants of Issachar

1 La filoj de Isahxar estis:Tola, Pua, Jasxub, kaj SXimron-kvar. 2 La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jahxmaj, Jibsam, kaj SXemuel, cxefoj de patrodomoj de Tola, kuragxaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. 3 La idoj de Uzi:Jizrahxja; la idoj de Jizrahxja:Mihxael, Obadja, Joel, kaj Jisxija-kune kvin patrodomoj. 4 Kun ili, laux iliaj generacioj, laux iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; cxar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj. 5 Da iliaj fratoj, en cxiuj familioj de Isahxar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, cxiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn.

Descendants of Benjamin

6 CXe Benjamen:Bela, Behxer, kaj Jediael-tri. 7 La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. 8 La idoj de Behxer:Zemira, Joasx, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; cxiuj ili estis la filoj de Behxer. 9 En la listoj, laux ilia genealogio, laux iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10 La idoj de Jediael:Bilhan; la idoj de Bilhan:Jeusx, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarsxisx, kaj Ahxisxahxar. 11 CXiuj ili estis la idoj de Jediael, laux patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito. 12 SXupim kaj HXupim, idoj de Ir; HXusxim, idoj de Ahxer.

Descendants of Naphtali

13 La filoj de Naftali:Jahxciel, Guni, Jecer, kaj SXalum, filoj de Bilha.

Descendants of Manasseh

14 La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; sxi naskis ankaux Mahxiron, la patron de Gilead. 15 Mahxir prenis edzinon el la domanaro de HXupim kaj SXupim; la nomo de lia fratino estis Maahxa. La nomo de la dua estis Celofhxad. Celofhxad havis nur filinojn. 16 Kaj Maahxa, la edzino de Mahxir, naskis filon kaj donis al li la nomon Peresx; la nomo de lia frato estis SXeresx; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17 La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase. 18 Lia fratino Molehxet naskis Isx-Hodon, Abiezeron, kaj Mahxlan. 19 La filoj de SXemida estis:Ahxjan, SXehxem, Likhxi, kaj Aniam.

Descendants of Ephraim

20 La idoj de Efraim:SXutelahx, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Tahxat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Tahxat, 21 kaj lia filo Zabad, kaj lia filo SXutelahx, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la logxantoj de Gat, la indigxenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22 Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23 Kaj li envenis al sia edzino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, cxar malfelicxo okazis en lia domo. 24 Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran. 25 Kaj lia filo estis Refahx, lia filo estis Resxef, lia filo estis Telahx, lia filo estis Tahxan, 26 lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Elisxama, 27 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28 Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj; 29 cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

Descendants of Asher

30 La filoj de Asxer:Jimna, Jisxva, Jisxvi, Beria; ilia fratino estis Serahx. 31 La filoj de Beria:HXeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait. 32 HXeber naskigis Jafleton, SXomeron, HXotamon, kaj SXuan, ilian fratinon. 33 La filoj de Jaflet:Pasahx, Bimhal, kaj Asxvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34 La filoj de SXemer:Ahxi, Rohaga, Jehxuba, kaj Aram. 35 La filoj de lia frato Helem:Cofahx, Jimna, SXelesx, kaj Amal. 36 La filoj de Cofahx:Suahx, HXarnefer, SXual, Beri, Jimra, 37 Becer, Hod, SXama, SXilsxa, Jitran, kaj Beera. 38 La filoj de Jeter:Jefune, Pispa, kaj Ara. 39 La filoj de Ula:Arahx, HXaniel, kaj Ricja. 40 CXiuj cxi tiuj estis idoj de Asxer, cxefoj de patrodomoj, elektitaj, kuragxaj militistoj, cxefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

Previous Book Next Book