Descendants of Ephraim

1 Chronicles 7

20 La idoj de Efraim:SXutelahx, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Tahxat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Tahxat, 21 kaj lia filo Zabad, kaj lia filo SXutelahx, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la logxantoj de Gat, la indigxenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22 Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23 Kaj li envenis al sia edzino, kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, cxar malfelicxo okazis en lia domo. 24 Lia filino estis SXeera. SXi konstruis Bet-HXoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-SXeeran. 25 Kaj lia filo estis Refahx, lia filo estis Resxef, lia filo estis Telahx, lia filo estis Tahxan, 26 lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Elisxama, 27 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28 Ilia posedajxo kaj logxloko estis Bet-El kaj gxiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun gxiaj filinurboj, kaj SXehxem kun gxiaj filinurboj, gxis Aza kun gxiaj filinurboj; 29 cxe la flanko de la Manaseidoj:Bet-SXean kun gxiaj filinurboj, Taanahx kun gxiaj filinurboj, Megido kun gxiaj filinurboj, Dor kun gxiaj filinurboj. En tiuj lokoj logxis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

Next Book Next Book