The Jews Destroy Their Enemies

Esther 9

1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en gxia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la regxa ordono kaj dekreto-en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin-la afero turnigxis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn. 2 La Judoj kolektigxis en siaj urboj en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, por etendi la manon kontraux siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontrauxstari al ili, cxar timo antaux ili falis sur cxiujn popolojn. 3 Kaj cxiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la regxo favoris la Judojn, cxar falis sur ilin timo antaux Mordehxaj. 4 CXar Mordehxaj estis granda en la domo de la regxo, kaj la famo pri li iris tra cxiuj landoj, cxar la viro Mordehxaj farigxadis cxiam pli kaj pli granda. 5 Kaj la Judoj batis cxiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis. 6 En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn; 7 ankaux Parsxandatan, Dalfonon, Aspatan, 8 Poratan, Adaljan, Aridatan, 9 Parmasxtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan, 10 la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

11 En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo SXusxan estis raportita al la regxo. 12 Kaj la regxo diris al la regxino Ester:En la kastelurbo SXusxan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaux la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la regxo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraux deziras? tio estos plenumita. 13 Ester respondis:Se al la regxo placxas, estu permesite al la Judoj en SXusxan ankaux morgaux fari tion saman, kion hodiaux, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu. 14 Kaj la regxo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en SXusxan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis. 15 La Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis ankaux en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en SXusxan tricent homojn; sed sur la havajxon ili ne metis sian manon.

16 Ankaux la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la regxo, kolektigxis kaj starigxis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaux siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havajxon ili ne metis sian manon. 17 Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en gxia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris gxin tago de festeno kaj de gajeco. 18 Sed la Judoj, kiuj estis en SXusxan, kolektigxis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris gxin tago de festeno kaj de gajeco. 19 Tial la Judoj, kiuj logxas en logxlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de gxojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.

Next Book Next Book