Esther Saves the Jews

Esther 8

1 En tiu tago la regxo Ahxasxverosx transdonis al la regxino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordehxaj venis antaux la regxon, cxar Ester diris, kio li estas por sxi. 2 Kaj la regxo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis gxin al Mordehxaj; kaj Ester starigis Mordehxajon super la domo de Haman.

3 Kaj Ester plue parolis antaux la regxo, kaj jxetis sin antaux liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonajxon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraux la Judoj. 4 La regxo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester levigxis kaj starigxis antaux la regxo. 5 Kaj sxi diris:Se al la regxo placxas, kaj se mi trovis favoron antaux li, se la afero sxajnas al li gxusta, kaj se li havas simpation por mi:tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj trovigxas en cxiuj landoj de la regxo; 6 cxar kiel mi povus vidi la malfelicxon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj? 7 Tiam la regxo Ahxasxverosx diris al la regxino Ester kaj al la Judo Mordehxaj:Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn; 8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la regxo tion, kio placxas al vi, kaj sigelu per la regxa ringo; cxar leteron, skribitan en la nomo de la regxo kaj sigelitan per la regxa ringo, oni ne povas revoki.

9 Kaj oni vokis la skribistojn de la regxo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en gxia dudek-tria tago; kaj oni skribis cxion tiel, kiel ordonis Mordehxaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo gxis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al cxiu lando laux gxia skribmaniero kaj al cxiu popolo en gxia lingvo, ankaux al la Judoj laux ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo. 10 Li skribigis en la nomo de la regxo Ahxasxverosx, kaj sigelis per la regxa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj cxevaloj leterojn pri tio, 11 ke la regxo permesas al la Judoj en cxiuj urboj kolektigxi kaj starigxi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi cxiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havajxon, 12 en la dauxro de unu tago en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar; 13 ke oni donu kopion de cxi tiu ordonletero kiel legxon, proklamotan al cxiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por vengxi al siaj malamikoj. 14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.

15 Mordehxaj eliris de la regxo en regxa vesto el blua kaj blanka sxtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo SXusxan gxojkriis kaj estis gaja. 16 CXe la Judoj estis lumo kaj gxojo, gajeco kaj triumfo. 17 Kaj en cxiu lando kaj en cxiu urbo, sur cxiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la regxo, estis cxe la Judoj gxojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando farigxis Judoj, cxar falis sur ilin timo antaux la Judoj.

Next Book Next Book