The Feast of Purim Inaugurated

Esther 9

20 Mordehxaj priskribis cxiujn tiujn okazintajxojn, kaj sendis leterojn al cxiuj Judoj, kiuj estis en cxiuj landoj de la regxo Ahxasxverosx, la proksimaj kaj la malproksimaj, 21 ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj gxian dek-kvinan tagon, 22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraux siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malgxojon en gxojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malricxuloj.

23 Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordehxaj. 24 CXar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de cxiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj jxetis pur�on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin; 25 sed kiam sxi venis antaux la regxon, cxi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turnigxu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo. 26 Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laux la vorto pur. Tial, konforme al cxiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin, 27 la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por cxiuj, kiuj aligxos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laux la preskribo kaj en la difinita tempo cxiujare. 28 Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en cxiuj generacioj, en cxiu familio, en cxiu lando, kaj en cxiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj cxe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.

29 Kaj la regxino Ester, filino de Abihxail, kaj la Judo Mordehxaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim. 30 Kaj ili sendis leterojn al cxiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Ahxasxverosx, kun vortoj de paco kaj de vero, 31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordehxaj kaj la regxino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj pregxadon. 32 Kaj laux la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.

Next Book Next Book