Haman Is Hanged

Esther 7

7 La regxo levigxis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la gxardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la regxinon Ester, cxar li vidis, ke la regxo destinis por li malbonan sorton. 8 Kiam la regxo revenis el la palaca gxardeno en la cxambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la regxo diris:Ecx perforti la regxinon li volas cxe mi en la domo! La vorto eliris el la busxo de la regxo, kaj oni kovris al Haman la vizagxon. 9 HXarbona, unu el la euxnukoj antaux la regxo, diris:Jen ecx la arbo, kiun Haman pretigis por Mordehxaj, kiu parolis bonon por la regxo, staras en la domo de Haman; gxi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la regxo diris:Pendigu lin sur gxi. 10 Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordehxaj. Kaj la kolero de la regxo kvietigxis.

Next Book Next Book