Worship Before the Ark

1 Chronicles 16

37 Kaj li restigis tie antaux la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago; 38 kaj Obed-Edomon kaj liajn fratojn, sesdek ok; Obed-Edom, filo de Jedutun, kaj HXosa, restis kiel pordegistoj; 39 kaj la pastron Cadok kaj liajn fratojn, la pastrojn, antaux la logxejo de la Eternulo sur la altajxo en Gibeon, 40 por ke ili alportadu bruloferojn al la Eternulo sur la altaro de bruloferoj konstante, matene kaj vespere, kaj por cxio, kio estas skribita en la instruo de la Eternulo, kiun Li donis al Izrael. 41 Kaj kun ili estis Heman kaj Jedutun, kaj la aliaj elektitoj, difinitaj lauxnome, por kantadi lauxdon al la Eternulo, cxar eterna estas Lia favorkoreco; 42 kun ili estis Heman kaj Jedutun, kun trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj instrumentoj por kantado antaux Dio; kaj la filoj de Jedutun estis cxe la pordego.

43 Kaj la tuta popolo disiris cxiu en sian domon; kaj David iris returne, por beni sian domon.

Next Book Next Book