David's Song of Thanks

1 Chronicles 16

8 Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn. 9 Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj. 10 Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon. 11 Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon. 12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo; 13 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

14 Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj. 15 Memoru eterne Lian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj, 16 Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak. 17 Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon, 18 Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.

19 Kiam vi estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi, 20 Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento, 21 Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn; 22 Dirante:Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.

23 Kantu al la Eternulo la tuta tero; Proklamu de tago al tago Lian savon. 24 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 25 CXar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda; Li estas timinda super cxiuj dioj; 26 CXar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj; Sed la Eternulo kreis la cxielon. 27 Gloro kaj majesto estas antaux Li; Forto kaj beleco estas sur Lia loko.

28 Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon. 29 Tributu al la Eternulo honoron de Lia nomo; Alportu donacon, kaj venu antaux Lin; Adorklinigxu antaux la Eternulo en sankta ornamo. 30 Tremu antaux Li la tuta tero; Li arangxis ja la mondon, ke gxi ne sxanceligxu. 31 GXoju la cxielo, kaj estu gaja la tero; Kaj oni diru inter la nacioj:La Eternulo regxas. 32 Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas; GXoju la kampo, kaj cxio, kio estas sur gxi. 33 Tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro antaux la Eternulo, CXar Li venas, por jugxi la teron. 34 Lauxdu la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia favorkoreco.

35 Kaj diru:Savu nin, ho Dio de nia savo, Kolektu nin kaj liberigu nin el inter la nacioj, Por ke ni danku Vian sanktan nomon, Por ke ni gloru nin per Via majesto.

36 Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne gxis eterne. Kaj la tuta popolo diris:Amen! kaj gloro al la Eternulo!

Next Book Next Book