The Lord's Covenant with David

1 Chronicles 17

1 Kiam David logxis en sia domo, li diris unu fojon al la profeto Natan:Jen mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de interligo de la Eternulo restas sub tapisxoj. 2 Kaj Natan diris al David:CXion, kio estas sur via koro, faru, cxar Dio estas kun vi.

3 Sed en tiu sama nokto aperis vorto de Dio al Natan, dirante: 4 Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo:Ne vi konstruos por Mi la domon por logxi; 5 cxar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis Izraelon, gxis la nuna tempo; sed Mi estis nur en tabernaklo kaj en tendo. 6 Kien ajn Mi iris kun la tuta Izrael, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la jugxistoj de Izrael, al kiuj Mi ordonis pasxti Mian popolon, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon? 7 Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin de sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael; 8 kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero; 9 kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael, kaj Mi plantis gxin tiel, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne plu tremu; kaj malbonuloj ne plu senfortigos gxin, kiel antauxe; 10 kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. 11 Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon. 12 Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam. 13 Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi. 14 Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne. 15 Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.

Next Book Next Book