The Ark Placed in a Tent

1 Chronicles 16

1 Kaj oni alportis la keston de Dio, kaj metis gxin interne de la tendo, kiun David starigis por gxi; kaj oni alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux Dion. 2 Kiam David finis la oferadon de la bruloferoj kaj de la pacoferoj, li benis la popolon en la nomo de la Eternulo. 3 Kaj li disdonis al cxiuj Izraelidoj, kiel al la viroj, tiel ankaux al la virinoj, al cxiu po unu bulo da pano, po unu porcio da viando, kaj po unu peniko da sekvinberoj.

4 Kaj li starigis antaux la kesto de la Eternulo el la Levidoj servantojn, por kantadi gloron, dankon, kaj lauxdon al la Eternulo, Dio de Izrael: 5 la cxefo estis Asaf, la dua estis Zehxarja, poste Jeiel, SXemiramot, Jehxiel, Matitja, Eliab, Benaja, Obed-Edom, kaj Jeiel, kun psalteroj kaj harpoj, kaj Asaf sonigadis per cimbaloj; 6 Benaja kaj Jahxaziel, la pastroj, estis kun trumpetoj cxiam antaux la kesto de interligo de Dio. 7 Tiam, en tiu tago, David la unuan fojon arangxis dankokanton al la Eternulo per Asaf kaj liaj fratoj:

Next Book Next Book