Elijah Confronts Ahab

1 Kings 18

1 Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante:Iru, montru vin al Ahxab, kaj Mi donos pluvon sur la teron. 2 Kaj Elija iris, por montri sin al Ahxab. La malsato estis forta en Samario. 3 Ahxab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima; 4 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kasxis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.) 5 Kaj Ahxab diris al Obadja:Iru tra la lando al cxiuj akvaj fontoj kaj al cxiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la cxevaloj kaj muloj kaj ne ekstermigxu al ni cxiuj brutoj. 6 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi gxin:Ahxab iris aparte laux unu direkto, kaj Obadja iris aparte laux alia direkto.

7 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:CXu tio estas vi, mia sinjoro Elija? 8 Kaj cxi tiu respondis al li:Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie. 9 Kaj li diris:Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Ahxab, por ke li mortigu min? 10 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aux regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por sercxi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li jxurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin. 11 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie. 12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Ahxab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco. 13 CXu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kasxis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo? 14 Kaj nun vi diras:Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas cxi tie! li ja mortigos min. 15 Tiam Elija diris:Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaux kiu mi staras, hodiaux mi montros min al li. 16 Kaj Obadja iris renkonte al Ahxab kaj diris al li. Tiam Ahxab iris renkonte al Elija.

17 Kaj kiam Ahxab ekvidis Elijan, Ahxab diris al li:CXu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon? 18 Sed li respondis:Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn. 19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaux la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Asxtar, kiuj estas nutrataj cxe la tablo de Izebel.

Next Book Next Book