The Prophets of Baal Defeated

1 Kings 18

20 Kaj Ahxab sendis al cxiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel. 21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone. 25 Kaj Elija diris al la profetoj de Baal:Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antauxe, cxar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu. 26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante:Ho Baal, auxskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkaux la altaro, kiun ili faris. 27 Kiam farigxis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris:Kriu per lauxta vocxo, cxar li estas dio; eble li havas interparoladon, aux eble li foriris, aux eble li vojagxas; eble li dormas, li do vekigxos. 28 Kaj ili kriis per lauxta vocxo, kaj pikis sin laux sia kutimo per glavoj kaj lancoj, gxis sango versxigxis sur ili. 29 Kiam pasis la tagmezo, ili cxiam ankoraux faradis la ceremoniojn, gxis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia vocxo, nenia respondo, nenia atento.

30 Tiam Elija diris al la tuta popolo:Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. 31 Kaj Elija prenis dek du sxtonojn, laux la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante:Via nomo estu Izrael. 32 Kaj li konstruis el la sxtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris cxirkaux la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj. 33 Kaj li arangxis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis gxin sur la lignon. 34 Kaj li diris:Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni versxu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris:Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris:Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon. 35 Kaj la akvo versxigxis cxirkauxen de la altaro, kaj ankaux la tuta foso plenigxis de akvo.

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili:Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili savigxu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kisxon kaj bucxis ilin tie.

Next Book Next Book