Elijah Raises the Widow's Son

1 Kings 17

17 Post tiu okazintajxo malsanigxis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute cxesis spiri. 18 Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon! 19 Kaj li diris al sxi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el sxiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li logxis, kaj metis lin sur sian liton. 20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! cxu ecx al la vidvino, cxe kiu mi logxas, Vi faros malbonon, mortigante sxian filon? 21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de cxi tiu infano en lian internon. 22 Kaj la Eternulo auxskultis la vocxon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li revivigxis. 23 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas. 24 Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via busxo estas vera.

Next Book Next Book