A Worker Approved by God

2 Timothy 2

14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj. 15 Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero. 16 Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco, 17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, 18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. 19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21 Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.

22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23 Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema, 25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26 kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

Next Book Next Book