Godlessness in the Last Days

2 Timothy 3

1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj. 2 CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; 5 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu. 6 CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, 7 cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero. 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9 Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.

Next Book Next Book