A Good Soldier of Christ Jesus

2 Timothy 2

1 Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn. 3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto. 5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris. 6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7 Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.

8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio; 9 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10 Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

11 Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li; 12 se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;

13 se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.

Next Book Next Book