Kindness for Poor Brothers

Leviticus 25

35 Se via frato malricxigxos kaj lia brako malfortigxos apud vi, tiam subtenu lin; cxu li estas fremdulo, cxu paslogxanto, li vivu kun vi. 36 Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi. 37 Donante al li monon, ne postulu de li procentojn, kaj donante al li mangxajxon, ne postulu gxian pligrandigon. 38 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por doni al vi la landon Kanaanan, por esti via Dio.

39 Kiam malricxigxos apud vi via frato kaj li estos vendita al vi, tiam ne sxargxu lin per laborado sklava; 40 kiel dungito, kiel paslogxanto li estu cxe vi; gxis la jubilea jaro li servu cxe vi; 41 kaj tiam li foriru de vi, li mem kaj ankaux liaj filoj kun li, kaj li revenu al sia familio kaj al la posedajxo de siaj patroj. 42 CXar ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta; ili ne estu vendataj, kiel oni vendas sklavojn. 43 Ne regu ilin kun krueleco, kaj timu vian Dion. 44 Via sklavo kaj via sklavino, kiujn vi povas havi, devas esti el la popoloj, kiuj estas cxirkaux vi; el ili acxetu sklavon kaj sklavinon. 45 Ankaux el la idoj de la paslogxantoj, kiuj fremdule logxas cxe vi, el ili vi povas acxeti, kaj el iliaj familioj, kiuj estas cxe vi kaj kiuj naskigxis en via lando; ili povas esti via posedajxo. 46 Kaj vi povas transdoni ilin herede al viaj filoj post vi kiel porcxiaman posedajxon; ilin vi povas uzi kiel sklavojn, sed super viaj fratoj, super Izraelidoj, ne regu unuj super aliaj kun krueleco.

Next Book Next Book