47 Kaj se fremdulo aux paslogxanto cxe vi estos bonstata, kaj via frato malricxigxos antaux li kaj vendos sin al la fremdulo aux paslogxanto cxe vi aux al ido de familio de fremdulo: 48 post la vendo restas al li rajto de elacxeto; iu el liaj fratoj elacxetu lin. 49 Aux lia onklo, aux filo de lia onklo elacxetu lin, aux iu el lia parencaro, el lia familio elacxetu lin; aux se lia stato suficxos, li mem sin elacxetos. 50 Kaj li faru prikalkulon kun sia acxetinto, de la jaro, en kiu li sin vendis, gxis la jaro jubilea; kaj la mono, pro kiu li vendis sin, devas esti redonita laux la nombro de la jaroj; kiel dungito li estu cxe li. 51 Se restas ankoraux multe da jaroj, tiam proporcie al ili li redonu elacxeton pro si el la mono, pro kiu li estis acxetita. 52 Se restas malmulte da jaroj gxis la jubilea jaro, tiam li kalkulu tion al li kaj proporcie al la jaroj li redonu pro si elacxeton. 53 Kiel lauxjara dungito li estu cxe li, kaj cxi tiu ne regu lin kruele antaux viaj okuloj. 54 Kaj se li ne elacxetigxos tiamaniere, tiam li foriru en la jubilea jaro, li kune kun siaj infanoj. 55 CXar Miaj sklavoj estas la Izraelidoj; ili estas Miaj sklavoj, kiujn Mi elkondukis el la lando Egipta:Mi estas la Eternulo, via Dio.