Redemption of Property

Leviticus 25

23 Kaj la tero ne estu vendata por cxiam; cxar al Mi apartenas la tero, cxar vi estas fremduloj kaj paslogxantoj cxe Mi. 24 Kaj sur la tuta tero de via posedado permesu liberigon de la tero.

25 Se via frato malricxigxos kaj vendos ion de sia posedajxo, sed venos reacxetanto, lia proksima parenco, tiam li povu reacxeti la venditajxon de sia frato. 26 Kaj se iu ne trovos por si reacxetanton, sed li mem farigxos suficxe bonstata, kaj havos tiom, ke li povos reacxeti, 27 tiam li kalkulu la jarojn de la venditeco, kaj la restajxojn li redonu al tiu, al kiu li vendis; kaj li revenu al sia posedado. 28 Sed se li ne havos suficxe, por redoni al li, tiam lia venditajxo restu en la manoj de la acxetinto gxis la jubilea jaro; sed en la jubilea jaro gxi foriru, kaj li revenu al sia posedado.

29 Kaj se iu vendos logxeblan domon en urbo, kiun cxirkauxas muro, tiam gxi estas reacxetebla gxis la fino de jaro post gxia vendo; en la dauxro de jaro gxi estas reacxetebla. 30 Sed se gxi ne estos reacxetita antaux la fino de tuta jaro, tiam la domo, kiu estas en urbo cxirkauxita de muro, restas por cxiam cxe gxia acxetinto en liaj generacioj; gxi ne foriras en jaro jubilea. 31 La domoj en la vilagxoj ne cxirkauxitaj de muro estu kalkulataj kiel kampo da tero; oni povas ilin reacxeti, kaj en jubilea jaro ili foriras. 32 Koncerne la urbojn de la Levidoj, la domojn en la urboj de ilia posedado, la Levidoj cxiam havas la rajton de reacxeto. 33 Se iu elacxetos ion de la Levidoj, tiam la vendita domo aux la urba posedajxo foriras en la jubilea jaro; cxar la domoj en la urboj de la Levidoj estas ilia posedajxo inter la Izraelidoj. 34 Kaj la kampoj cxirkaux iliaj urboj ne estu vendataj, cxar tio estas ilia porcxiama posedajxo.

Next Book Next Book