The Year of Jubilee

Leviticus 25

8 Kaj kalkulu al vi sep sabatajn jarojn, sep fojojn po sep jaroj, ke vi havu en la sep sabataj jaroj kvardek naux jarojn. 9 Kaj proklamu per trumpetado en la sepa monato, en la deka tago de la monato; en la tago de pekliberigo trumpetu en via tuta lando. 10 Kaj sanktigu la kvindekan jaron, kaj proklamu liberecon en la lando por cxiuj gxiaj logxantoj:jubileo gxi estu por vi; kaj revenu cxiu al sia posedajxo, kaj cxiu revenu al sia familio. 11 Jubileo gxi estu por vi, la kvindeka jaro; ne semu, kaj ne rikoltu tion, kio mem elkreskis, kaj ne deprenu la berojn de la nepritrancxitaj vinberbrancxoj. 12 CXar jubileo gxi estas, sankta gxi estu por vi; de la kampo mangxu gxiajn produktajxojn.

13 En tiu jubilea jaro cxiu revenu al sia posedajxo. 14 Kaj se vi ion vendos al via proksimulo, aux se vi acxetos el la manoj de via proksimulo, unu ne malprofitigu la alian. 15 Laux la kalkulo de la jaroj post la jubileo acxetu de via proksimulo; laux la kalkulo de la jaroj de produktado li vendu al vi. 16 Laux la multeco de la jaroj pligrandigu la prezon, kaj ju pli malmultaj estas la jaroj, des pli malgrandigu la prezon; cxar la nombron de la rikoltoj li vendas al vi. 17 Kaj ne malprofitigu unu la alian, kaj timu vian Dion; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio.

18 Kaj plenumu Miajn legxojn, kaj Miajn decidojn observu kaj plenumu ilin, kaj tiam vi logxos en la lando sendangxere. 19 Kaj la tero donados siajn fruktojn, kaj vi mangxados gxissate, kaj vi logxos sur gxi sendangxere. 20 Kaj se vi diros:Kion ni mangxos en la sepa jaro, kiam ni ne semos kaj ne enkolektos niajn produktajxojn? 21 Mi sendos al vi Mian benon en la sesa jaro, kaj gxi alportos produktajxojn por tri jaroj. 22 Kaj vi semos en la oka jaro, sed vi mangxos la produktajxojn malnovajn gxis la nauxa jaro; gxis venos la rikolto de gxiaj produktajxoj, vi mangxos malnovajn.

Next Book Next Book