The Sabbath Year

Leviticus 25

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo sur la monto Sinaj, dirante: 2 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, tiam la tero ripozu sabaton al la Eternulo. 3 Dum ses jaroj prisemu vian kampon kaj dum ses jaroj pritrancxu vian vinbergxardenon kaj kolektu iliajn produktajxojn; 4 sed en la sepa jaro estu sabato de ripozo por la tero, sabato al la Eternulo:vian kampon ne prisemu kaj vian vinbergxardenon ne pritrancxu. 5 Kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu, kaj la vinberojn de viaj nepritrancxitaj brancxoj ne deprenu:tio estu jaro de ripozo por la tero. 6 Kaj la produktajxoj de la sabata tero estu mangxajxo por vi cxiuj:por vi, por via sklavo, por via sklavino, kaj por via dungito kaj por via kunlogxanto, kiuj logxas cxe vi. 7 Kaj por via bruto kaj por la bestoj, kiuj estas sur via tero, cxiuj gxiaj produktajxoj estu kiel mangxajxo.

Next Book Next Book