22 Kaj li diris al siaj discxiploj:Tial mi diras al vi:Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu. 23 CXar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol vestajxo. 24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj! 25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? 26 Se do vi ne povas fari ecx la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj? 27 Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek sxpinas; tamen mi diras al vi:Ecx Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj. 28 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj! 29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi trinkos, kaj ne estu dubemaj. 30 CXar pri cxio tio sercxas la nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas. 31 Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
32 Ne timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi la regnon. 33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne detruas. 34 CXar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro.