35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj; 36 kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron, kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al li, kiam li venos kaj frapos. 37 Felicxaj estas tiuj servistoj, kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos kaj servos al ili. 38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos, felicxaj estas tiuj servistoj. 39 Sed sciu, ke se la domomastro scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne lasus sian domon trafosigxi. 40 Vi ankaux estu pretaj, cxar en tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
41 Kaj Petro diris:Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon por ni, aux ankaux por cxiuj? 42 Kaj la Sinjoro diris:Kiu do estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian porcion da nutrajxo? 43 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. 44 Vere mi diras al vi, ke li starigos lin super cxio, kion li havas. 45 Sed se tiu servisto diros en sia koro:Mia sinjoro prokrastas sian alvenon; kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj trinkos kaj ebriigxos, 46 la sinjoro de tiu servisto alvenos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la senfiduloj. 47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos multajn batojn; 48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.