The Parable of the Rich Fool

Luke 12

13 Kaj unu el la homamaso diris al li:Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredajxon. 14 Sed li diris al li:Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton? 15 Kaj li diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedajxoj. 16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante:La bieno de unu ricxulo donis abunde; 17 kaj li konsideris, dirante:Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? 18 Kaj li diris:Jen kion mi faros:mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedajxojn. 19 Kaj mi diros al mia animo:Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja. 20 Sed Dio diris al li:Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? 21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.

Next Book Next Book