Laws for Cleansing Lepers

Leviticus 14

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Jen estas la legxo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin:oni venigu lin al la pastro; 3 kaj la pastro eliros ekster la tendaron, kaj la pastro rigardos, kaj se li vidos, ke la infektajxo de la lepro sanigxis cxe la leprulo, 4 tiam la pastro ordonos preni por la purigoto du birdojn vivajn, purajn, kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon. 5 Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo. 6 Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo. 7 Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon. 8 Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj. 9 En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.

10 Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log�on da oleo. 11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno. 12 Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log�o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo. 13 Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo. 14 Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 15 Kaj la pastro prenos iom el la log�o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton. 16 Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo. 17 Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero. 18 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo. 19 Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon. 20 Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.

21 Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log�on da oleo; 22 kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero. 23 Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon. 24 Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log�on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 25 Kaj li bucxos la sxafidon de la kulpofero, kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero kaj metos gxin sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo. 26 Kaj el la oleo la pastro versxos sur sian maldekstran manplaton. 27 Kaj la pastro aspergos per sia dekstra fingro, per la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, sep fojojn antaux la Eternulo. 28 Kaj la pastro metos iom el la oleo, kiu estos sur lia manplato, sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la lokon de la sango de la kulpofero. 29 Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, li metos sur la kapon de la purigato, por pekliberigi lin antaux la Eternulo. 30 Kaj li faros el unu el la turtoj aux el la kolombidoj, laux la grado de lia bonstato, 31 kiom permesos lia bonstato-el unu li faros pekoferon kaj el la dua li faros bruloferon kune kun la farunofero; kaj la pastro pekliberigos la purigaton antaux la Eternulo. 32 Tio estas la legxo pri persono, kiu havas infektajxon de lepro kaj kiu ne estas suficxe bonstata dum sia purigxado.

Next Book Next Book