Laws for Cleansing Houses

Leviticus 14

33 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 34 Kiam vi venos en la landon Kanaanan, kiun Mi donas al vi kiel posedajxon, kaj Mi jxetus infektajxon de lepro sur iun domon en la lando, kiun vi posedos, 35 tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo. 36 Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon. 37 Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro, 38 tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj. 39 Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo, 40 tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran. 41 Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran. 42 Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.

43 Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis, 44 kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas malpura. 45 Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran. 46 Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero. 47 Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.

48 Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis. 49 Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon; 50 kaj li bucxu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo; 51 kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn. 52 Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la rugxa sxnureto. 53 Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi estos pura.

54 Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo, 55 kaj pri lepro sur vesto kaj sur domo, 56 kaj pri sxvelajxo kaj pri likeno kaj pri makulo; 57 por instrui, kiam oni devas deklari malpura kaj kiam oni devas deklari pura. Tio estas la legxo pri la lepro.

Next Book Next Book