The Cup of the Lord's Wrath

Jeremiah 25

15 CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin. 16 Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.

17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo: 18 al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun; 19 al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo; 20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod; 21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj; 22 kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro; 23 al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj; 24 kaj al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto; 25 kaj al cxiuj regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj de Medujo; 26 kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de SXesxahx trinkos post ili.

27 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.

28 Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Vi nepre devas trinki. 29 CXar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.

30 Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al ili:La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la tero. 31 La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.

32 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.

33 Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero gxis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili farigxos sterko sur la suprajxo de la tero.

34 Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo. 35 Kaj ne ekzistos forkuro por la pasxtistoj, nek forsavigxo por la regantoj de la sxafaro. 36 Estos auxdata kriado de la pasxtistoj kaj plorado de la regantoj de la sxafaro, cxar la Eternulo faros ekstermon en ilia sxafaro. 37 Disfalos la pacaj logxejoj antaux la flama kolero de la Eternulo. 38 Li forlasis Sian lauxbon kiel leono; ilia lando farigxis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.

Next Book Next Book