Seventy Years of Captivity

Jeremiah 25

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de Babel, 2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem, dirante: 3 De post la dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne auxskultis. 4 La Eternulo sendis al vi cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti. 5 Ili diris:Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam; 6 kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon. 7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.

8 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Pro tio, ke vi ne auxskultis Miajn vortojn, 9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo, kaj eterna dezertajxo. 10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno. 11 Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj. 12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto. 13 Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj. 14 CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.

Next Book Next Book