Jeremiah Threatened with Death

Jeremiah 26

1 En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo: 2 Tiele diras la Eternulo:Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton. 3 Eble ili auxskultos kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj agoj. 4 Kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo:Se vi ne obeos Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi, 5 por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis: 6 tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero.

7 Kaj auxdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo. 8 Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti! 9 Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.

10 Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.

12 Tiam Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:La Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi tiu urbo cxion, kion vi auxdis. 13 Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi. 14 Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa. 15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn.

Next Book Next Book