Philippians 4

Straining Toward the Goal

1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Exhortation, Encouragement, and Prayer

2 Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro. 3 Kaj mi petegas vin ankaux, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

4 GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju. 5 Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima. 6 Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu. 9 Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

God's Provision

10 Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo. 11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon. 13 Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

14 Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. 15 Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj; 16 cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono. 17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito. 18 Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio. 19 Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo. 20 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Final Greetings

21 Salutu cxiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas. 22 CXiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.

Previous Book Next Book