Straining Toward the Goal

Philippians 3

12 Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. 13 Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, 14 mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo. 15 CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi; 16 sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

17 Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon. 18 CXar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo; 19 ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn. 20 CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo, 21 kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

Philippians 4

1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

Next Book Next Book