The Genealogy of Moses and Aaron

Exodus 6

14 Jen estas la cxefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:HXanohx kaj Palu, HXecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben. 15 Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon. 16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj. 17 La filoj de Gersxon:Libni kaj SXimei, kun iliaj familioj. 18 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj. 19 Kaj la filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. Tio estas la familioj de Levi laux ilia naskigxo. 20 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar:Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri. 22 Kaj la filoj de Uziel:Misxael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Korahx:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj.

26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj. 27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.

28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta, 29 la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi. 30 Kaj Moseo diris antaux la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?

Next Book Next Book