God Promises Deliverance

Exodus 6

1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.

2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li:Mi estas la ETERNULO. 3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili. 4 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili logxis kiel fremduloj. 5 Kaj Mi auxdis la gxemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon. 6 Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj jugxoj. 7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo. 8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos gxin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos gxin al vi kiel posedajxon, Mi, la Eternulo. 9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne auxskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.

10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 11 Eniru, diru al Faraono, la regxo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. 12 Moseo ekparolis antaux la Eternulo, dirante:Jen la Izraelidoj ne auxskultas min, kiel do min auxskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn. 13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, regxo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

Next Book Next Book