Moses Returns to Egypt

Exodus 4

18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco. 19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi. 20 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.

21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri. 22 Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael; 23 kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.

24 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin; 25 sed Cipora prenis akran sxtonon, kaj detrancxis la prepucion de sia filo kaj ektusxis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fiancxo vi estas por mi. 26 Tiam Li forlasis lin. Kaj sxi diris:Sanga fiancxo per la cirkumcido.

27 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin cxe la monto de Dio, kaj kisis lin. 28 Kaj Moseo diris al Aaron cxiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj cxiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li. 29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis cxiujn cxefojn de la Izraelidoj. 30 Kaj Aaron diris cxiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaux la popolo. 31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili auxdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili klinigxis kaj faris adoron.

Next Book Next Book