1 Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne auxskultos mian vocxon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo? 2 Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon. 3 Kaj Li diris:JXetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi. 4 Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu gxin je gxia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis gxin, kaj gxi farigxis bastono en lia mano), 5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. 6 Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaux negxo. 7 Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis gxin el sia sino, jen gxi denove farigxis kiel lia karno); 8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne auxskultos la vocxon de la unua signo, ili kredos al la vocxo de la alia signo. 9 Kaj se ili ne kredos ecx al ambaux tiuj signoj kaj ne auxskultos vian vocxon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj versxu gxin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, farigxos sango sur la seka tero.
10 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraux, nek de antauxhieraux, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; cxar mi havas nelertan busxon kaj nelertan langon. 11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris busxon al la homo? aux kiu faras muta aux surda aux vidanta aux blinda? cxu ne Mi, la Eternulo? 12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli. 13 Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian. 14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro. 15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari. 16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio. 17 Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.