David Builds an Altar

1 Chronicles 21

18 La angxelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido. 19 Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo. 20 Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la angxelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kasxis. Ornan tiam estis drasxanta tritikon. 21 Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la drasxejo kaj adorklinigxis antaux David vizagxaltere. 22 David diris al Ornan:Donu al mi la lokon de la drasxejo, por ke mi konstruu sur gxi altaron al la Eternulo; pro gxia plena prezo donu gxin al mi, por ke cxesigxu la pesto inter la popolo. 23 Kaj Ornan diris al David:Prenu al vi; mia sinjoro la regxo faru tion, kio placxas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la drasxilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; cxion mi fordonas. 24 Sed la regxo David diris al Ornan:Ne; mi volas acxeti pro plena prezo; cxar mi ne oferportos vian proprajxon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan. 25 Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro. 26 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la cxielo sur la altaron de la brulofero. 27 Kaj la Eternulo ordonis al la angxelo, ke li remetu sian glavon en gxian ingon.

28 En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la drasxejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon. 29 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon. 30 Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.

1 Chronicles 22

1 Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

Next Book Next Book