1 Chronicles 22

David Builds an Altar

1 Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.

David Prepares for Temple Building

2 Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio. 3 Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto; 4 kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno. 5 Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.

Solomon Charged to Build the Temple

6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. 7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron. 9 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. 10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam.

11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu. 14 Jen mi en mia malricxeco pretigis por la domo de la Eternulo cent mil kikarojn da oro, kaj milionon da kikaroj da argxento, kaj kupron kaj feron en nekalkulebla kvanto, cxar estas multe da gxi; ankaux lignon kaj sxtonojn mi pretigis; kaj vi povas aldoni al tio. 15 Vi havas multe da farontoj de la laboroj, masonistojn kaj cxarpentistojn kaj kompetentulojn pri cxiaj aferoj. 16 La oro, argxento, kupro, kaj fero estas en nekalkulebla kvanto; levigxu kaj faru, kaj la Eternulo estu kun vi.

17 Kaj David ordonis al cxiuj estroj de Izrael, ke ili helpu lian filon Salomono: 18 La Eternulo, via Dio, estas ja kun vi, kaj Li donis al vi trankvilecon cxiuflanke cxirkauxe; cxar Li transdonis en miajn manojn la logxantojn de la lando, kaj la lando humiligxis antaux la Eternulo kaj antaux Lia popolo. 19 Direktu do nun vian koron kaj vian animon, por turni vin al la Eternulo, via Dio. Levigxu, kaj konstruu la sanktejon de la Eternulo Dio, por transporti la keston de interligo de la Eternulo kaj la sanktajn vazojn de Dio en la domon, kiu estos konstruita al la nomo de la Eternulo.

Previous Book Next Book