Ahab Defeats Ben-hadad Again

1 Kings 20

26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraux la Izraelidoj. 27 Kaj la Izraelidoj ankaux pretigis sin kaj provizis sin per nutrajxoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj starigxis tendare kontraux ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon. 28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la regxo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 29 Kaj staris tendare unuj kontraux la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komencigxis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.

30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan cxambron de unu domo. 31 Kaj liaj servantoj diris al li:Ni auxdis, ke la regxoj de la domo de Izrael estas regxoj kompatemaj; ni metu do sakajxon sur niajn lumbojn kaj sxnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la regxo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo. 32 Kaj ili zonis per sakajxo siajn lumbojn kaj metis sxnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la regxo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:CXu li vivas ankoraux? li estas mia frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certigxi, cxu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la cxaro. 34 Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas arangxi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro arangxis en Samario. (Kaj Ahxab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

Next Book Next Book