Ahab Defeats Ben-hadad

1 Kings 20

13 Kaj jen unu profeto aliris al Ahxab, regxo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:CXu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaux transdonos gxin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 14 Kaj Ahxab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi. 15 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montrigxis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, cxiujn Izraelidojn, sep mil.

16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la regxoj, la tridek du regxoj, kiuj helpis lin. 17 Antauxe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario. 18 Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaux kaptu ilin vivajn.

19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili. 20 Kaj ili batis cxiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, regxo de Sirio, savis sin sur cxevalo kun la rajdistoj. 21 Tiam eliris la regxo de Izrael kaj venkobatis la cxevalojn kaj la cxarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan bucxon.

22 Kaj aliris la profeto al la regxo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; cxar post paso de unu jaro la regxo de Sirio iros kontraux vin.

23 Kaj la servantoj de la regxo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, ni certe venkos ilin. 24 Faru jenon:forigu la regxojn cxiun de lia loko, kaj starigu anstataux ili regionestrojn; 25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis cxe vi, kaj cxevalojn nombregale al tiuj cxevaloj kaj cxarojn nombregale al tiuj cxaroj; kaj ni batalos kontraux ili sur ebenajxo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian vocxon kaj faris tiel.

Next Book Next Book