Ahab Reigns in Israel

1 Kings 16

29 Ahxab, filo de Omri, ekregxis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, regxo de Judujo. Kaj Ahxab, filo de Omri, regxis super Izrael en Samario dudek du jarojn. 30 Kaj Ahxab, filo de Omri, faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, pli ol cxiuj, kiuj estis antaux li. 31 Ne suficxis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, regxo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorklinigxis al li. 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj Ahxab faris sanktajn stangojn, kaj Ahxab faris pli da incitado kontraux la Eternulo, Dio de Izrael, ol cxiuj regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li. 34 En lia tempo HXiel, Bet-Elano, konstruis Jerihxon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis gxin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis gxiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.

Next Book Next Book