Omri Reigns in Israel

1 Kings 16

21 Tiam la popolo Izraela dividigxis en du partojn:duono de la popolo aligxis al Tibni, filo de Ginat, por regxigi lin, kaj la dua duono aligxis al Omri. 22 Kaj la popolo, kiu aligxis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aligxis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekregxis Omri. 23 En la tridek-unua jaro de Asa, regxo de Judujo, Omri ekregxis super Izrael por la dauxro de dek du jaroj. En Tirca li regxis dum ses jaroj. 24 Kaj li acxetis la monton Samario de SXemer pro du kikaroj da argxento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laux la nomo de SXemer, la mastro de la monto.

25 Kaj Omri faris malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol cxiuj, kiuj estis antaux li. 26 Kaj li iris laux la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolajxoj. 27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroajxoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael. 28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Ahxab.

Next Book Next Book