Samson and Delilah

Judges 16

1 SXimsxon iris en Gazan kaj vidis tie malcxastulinon kaj eniris al sxi. 2 Al la Gazaanoj oni diris:SXimsxon venis cxi tien; kaj ili cxirkauxis lin kaj spione atendis lin dum la tuta nokto cxe la pordego de la urbo, kaj staris senbrue dum la tuta nokto, dirante:Antaux la matenigxo ni lin mortigos. 3 SXimsxon kusxis gxis noktomezo; je noktomezo li levigxis kaj kaptis la pordojn de la urba pordego kune kun ambaux fostoj kaj levis ilin kune kun la riglilo kaj metis sur siajn sxultrojn, kaj forportis ilin sur la supron de la monto, kiu estas antaux HXebron.

4 Post tio li ekamis virinon en la valo Sorek; sxia nomo estis Delila. 5 Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj, kaj diris al sxi:Allogu lin, kaj vidu, en kio konsistas lia granda forto, kaj per kio ni povus fortosuperi lin, ke ni ligu lin kaj humiligu lin; tiam ni donos al vi cxiu po mil kaj cent argxentaj moneroj. 6 Kaj Delila diris al SXimsxon:Diru al mi, mi petas, en kio konsistas via granda forto, kaj per kio oni povas ligi vin, por humiligi vin.

7 Kaj SXimsxon diris al sxi:Se oni ligos min per sep fresxaj ne sekigxintaj sxnuroj, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj. 8 Tiam la estroj de la Filisxtoj alportis al sxi sep fresxajn ne sekigxintajn sxnurojn, kaj sxi ligis lin per ili. 9 Kaj dum la embuskuloj sidis cxe sxi en alia cxambro, sxi diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Tiam li dissxiris la sxnurojn, kiel oni dissxiras fadenon el stupo, kiam fajro gxin bruldifektis. Kaj oni ne sciigxis pri lia forto.

10 Kaj Delila diris al SXimsxon:Jen vi trompis min kaj diris al mi mensogon; nun diru al mi, per kio oni povas vin ligi. 11 Kaj li diris al sxi:Se oni min ligos per novaj sxnuroj, kiuj ne estis uzitaj por laboro, tiam mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj. 12 Tiam Delila prenis novajn sxnurojn kaj ligis lin per ili, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Dume la embuskuloj sidis en alia cxambro. Kaj li desxiris ilin de siaj brakoj kiel fadenon.

13 Kaj Delila diris al SXimsxon:GXis nun vi trompas min kaj diras al mi mensogojn; diru al mi, per kio oni povas vin ligi. Kaj li diris al sxi:Se vi interteksos la sep buklojn de mia kapo kun sxpinajxo. 14 Kaj sxi alfortikigis ilin per najlo, kaj diris al li:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Kaj li vekigxis el sia dormo kaj eltiris la interteksan najlon kune kun la sxpinajxo.

15 Tiam sxi diris al li:Kial vi diras, ke vi amas min, dum tamen via koro ne estas kun mi? jam tri fojojn vi trompis min, kaj ne diris al mi, en kio konsistas via granda forto. 16 Kaj cxar sxi tedadis lin per siaj vortoj cxiutage kaj turmentadis lin, lia animo morte lacigxis. 17 Kaj li malkasxis al sxi sian tutan koron, kaj diris al sxi:Tondilo ne tusxis mian kapon, cxar mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino. Se oni tondos miajn harojn, tiam forlasos min mia forto, mi senfortigxos kaj farigxos kiel la aliaj homoj.

18 Kiam Delila vidis, ke li malkasxis al sxi sian tutan koron, sxi sendis kaj vokigis la estrojn de la Filisxtoj, dirante:Venu cxi tiun fojon, cxar li malkasxis al mi sian tutan koron. Kaj venis al sxi la estroj de la Filisxtoj kaj alportis la argxenton en siaj manoj. 19 Kaj sxi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo. Kaj sxi komencis humiligadi lin, kaj lia forto lin forlasis. 20 Kaj sxi diris:Filisxtoj iras al vi, SXimsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris:Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. 21 Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn, kaj venigis lin en Gazan kaj ligis lin per kupraj cxenoj; kaj li devis mueli en la malliberejo. 22 Dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo.

Next Book Next Book