The Death of Samson

Judges 16

23 La estroj de la Filisxtoj kunvenis, por alporti grandan oferon al sia dio Dagon kaj por festeni, kaj ili diris:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon SXimsxon. 24 Kaj la popolo vidis lin, kaj gloris sian dion, dirante:Nia dio transdonis en niajn manojn nian malamikon kaj la ruiniganton de nia lando kaj la mortiginton de multaj el ni. 25 Kiam ilia koro gajigxis, ili diris:Voku SXimsxonon, ke li amuzu nin. Kaj oni vokis SXimsxonon el la malliberejo, kaj li faris amuzon al ili, kaj oni starigis lin inter la kolonoj. 26 Kaj SXimsxon diris al la junulo, kiu kondukis lin je la mano:Lasu min, ke mi palpu la kolonojn, sur kiuj la domo staras, kaj mi apogos min al ili. 27 Kaj la domo estis plena de viroj kaj virinoj, kaj tie estis cxiuj estroj de la Filisxtoj; kaj sur la tegmento estis cxirkaux tri mil viroj kaj virinoj, kiuj rigardis la amuzadon de SXimsxon.

28 Kaj SXimsxon vokis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, mi petas, rememoru min kaj fortigu min nur cxi tiun fojon, ho Dio, por ke mi faru al la Filisxtoj vengxon per unu fojo pro miaj du okuloj. 29 Kaj SXimsxon kaptis la du mezajn kolonojn, sur kiuj staris la domo, kaj apogis sin al ili, al unu per sia dekstra mano kaj al la dua per sia maldekstra mano. 30 Kaj SXimsxon diris:Mortu mia animo kune kun la Filisxtoj! Kaj li ekpremis forte; kaj falis la domo sur la estrojn, kaj sur la tutan popolon, kiu estis en gxi. Kaj la nombro de la mortintoj, kiujn li mortigis cxe sia morto, estis pli granda, ol la nombro de tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo. 31 Kaj venis liaj fratoj kaj la tuta domo de lia patro kaj prenis lin, kaj iris kaj enterigis lin inter Corea kaj Esxtaol, en la tombo de lia patro Manoahx. Li estis jugxisto de Izrael dum dudek jaroj.

Next Book Next Book