The Inheritance for Simeon

Joshua 19

1 Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj. 2 Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada 3 kaj HXacar-SXual kaj Bala kaj Ecem 4 kaj Eltolad kaj Betul kaj HXorma 5 kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj HXacar-Susa 6 kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj. 7 Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. 8 Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. 9 El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

Next Book Next Book