The Inheritance for Zebulun

Joshua 19

10 Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid. 11 Kaj ilia limo iras gxis la maro kaj Marala, kaj kuntusxigxas kun Dabesxet, kaj kuntusxigxas kun la torento, kiu estas antaux Jokneam. 12 Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia. 13 Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea. 14 Kaj la limo turnigxas de nordo al HXanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El. 15 Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj. 16 Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

Next Book Next Book