Lot and His Daughters

Genesis 19

30 Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en kaverno, li kaj liaj du filinoj. 31 Kaj la pli maljuna diris al la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero; 32 tial ni ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 33 Kaj ili ebriigis sian patron per vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.

34 La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de nia patro idaron. 35 Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis. 36 Kaj ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro. 37 Kaj la pli maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas la prapatro de la Moabidoj gxis nun. 38 Kaj la pli juna ankaux naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben- Ami; li estas la prapatro de la Amonidoj gxis nun.

Next Book Next Book