God Destroys Sodom

Genesis 19

23 La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis Coaron. 24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo. 25 Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero. 26 Kaj lia edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo.

27 Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis starinta antaux la Eternulo; 28 kaj li ekrigardis en la direkto al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.

29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis Lot.

Next Book Next Book